Ecole nationale supérieure du paysage de Versailles
Laboratoire de recherches
Actes des séminaires
«Etapes de recherches en paysage»
Numéro
3, décembre 2000
Nathalie Dumont-Fillon :
«Publikaj politikoj pri la pejzagxo kaj la komunhavo : mastrilo
de la teritorioj. La ekzemplo de Vernier-a marcxo (Eure) kaj de La Roche
Guyon-aj montetaj deklivoj (Val-d'Oise).»
Resumo
En iuj francaj teritorioj mutacigxantaj kaj prizorgataj de publikaj instancoj,
ekaperas publikaj politikoj pri pejzagoj kaj komunaj havoj por malpliigi
diferencon inter la teritoria evoluo pasinta aù antaùvidita
kaj la dezirataj pejzagxoj.
Tiuj politikoj apogas sin sur nuraj tekstoj kaj kompetenteco de artitekt-pejzagxistoj
por stimuli aù senkuragxigi dinamikojn disvolvigxantajn kaj iujn
agantojn utilajn aù malutilajn.
Tiu plurfaka tezo analizas politikojn laù spaca vidpunkto kaj laù
la rilatoj de la socio al ties spacoj. Gxi komparas analize du francajn
teritorierojn. Oni montras kiel la pejzagxklasado (legxo de la 2a de majo
1930) ebligas bloki nedeziratajn pejzagxojn, kiel la pejzagxocxartoj de
la regionaj naturparkoj (legxo de la 8a de januaro 1993) instigas gxustan
agmanieron kaj kiel la klasadaj projektoj al naturaj rezervejoj (legxo de
la 16a de julio 1976) apogas sin sur sciencistoj kaj malfermas ankoraù
pli publikan tiean eniron.
La artaj kaj literaturaj bildoj rolas en tiaj procezoj kiel eventualaj valoratestilaj
modeloj. Ili estas abundaj kaj malnovaj en la unua teritoriero kaj male,
maloftaj, novaj en la dua (la marcxo) gxuste tie kie la sociaj agmanieroj
kaj sociaj bildoj estas plej personaj kaj diversigitaj.
Urbanizado, novaligxo, industriigxo, estas kontrolataj por malhelpi senkarakterigxon
de la spacoj minacataj per urbanizada strecxigxo.
Finfine, tiu tezo evidentigas modifon de la rilatoj inter socio kaj ties
spacoj per kontrolo aù anticipo de la evoluoj fare de lokaj agantoj
helpataj de juraj tekstoj.